En arkeologio, tervorko, termovo aŭ terlaboro estas ĝenerala termino por priskribi la artefaritajn ŝanĝojn en la ternivelo, por ekzemplo taluso aŭ tera amaseto.
La tervorkoj povas esti de si mem arkeologiaj kuŝejoj,[1] aro de vestiĝoj, aŭ povas prezenti vestiĝojn sub la surfaco.[2] La tervorko de intereso por arkeologoj inkludas: remparburgoj, henĝoj, holmoj, platformaj amasetoj, figuraj amsetoj, tumuloj, lignaj praburgoj kaj aliaj tomboj.[3] La termovoj de mezepokaj abandonitaj vilaĝoj estas uzeblaj por determini la lokigon, grandon kaj desegnon de la perditaj setlejoj.